top of page

Saluton karaj Komercanoj

 

La Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF) laŭ sia statuto celas al la disvastigo de la internacia lingvo Esperanto en la kampoj de komerco, ekonomio kaj ekonomia scienco. Ĝi provas atingi tiun ĉi celon per jenaj agadoj:

  • helpi membrojn kiuj uzas Esperanton en siaj komercaj rilatoj, ekzemple faciligante reciprokajn interŝanĝojn de informoj

  • eldoni ĝisdatigitajn fakajn terminarojn

  • ebligi renkontiĝojn de membroj, organizi studseminariojn kaj aliajn eventojn

  • eldoni fakan revuon aŭ bultenon kaj subteni tiuspecajn eldonadojn

  • aperigi fakajn artikolojn en la Esperanta gazetaro

  • retlisto Komerco por esperanto-parolantaj komercistoj: rapida ilo por internacie kontakti komercistojn kaj profesiulojn el plej diversaj fakoj

     

     

Agadoj de IKEF

15 jarojn post la fondo IKEF kaj ĝiaj membroj okupiĝas pri 
 

  • daŭra regula eldono de nia interkomunikilo La Merkato kvarfoje jare (la 60a numero aperis en aprilo 1998)

  • helpo kaj instigo al negoco inter Esperanto-parolantaj komercistoj (sed IKEF mem ne negocas, nur peras)

  • reklamanoncoj de entreprenoj, ĉefe en Monato

  • fakaj artikoloj pri ekonomiaj temoj, ĉefe en Monato

  • lekciado kaj instruado pri ekonomiaj temoj

  • aranĝo de simpozioj kaj seminarioj

  • tradukservo por entreprenoj esperantaj kaj ne-esperantaj 

  • interretaj kontaktoj inter la membroj tra la Forumo (aliloke je ĉi tiuj retpaĝoj) kaj tra diskutlisto Komerco


Agadoj de IKEF-KOREIO

 

IKEF-K estas la kooperativo, kiu organiziĝis por kunlabori diversajn firmaojn en Koreio, lanĉis la kooperativon en la jaro 2014. 08 per praktikebla lingvo de Esperanto.

 

Ni intencas labori kaj helpi kun enlandaj komercistojn kaj el alilandaj eperantistoj, kiuj volas komerci siajn varojn kaj produktaĵojn. 

bottom of page